Ben Kingsley
Aspekto
Ben Kingsley - naskiĝis la 31-an de decembro 1943 en Snainton, Jorkŝiro, Anglio, do nun 82-jara, naskiĝnomo Krishna Bhanji - estas brita aktoro. Ekde la jaro 1966 li aktoris en vasta gamo da kinejaj filmoj. Aparte konatas lia personigo de Mohandas Gandhi en la filmo Gandhi de 1982. Aktore li ankaŭ kontribuis al la filmo Schindler's List farita en 1993 de reĝisoro Steven Spielberg bazita pri romano Schindler's Ark de Thomas Keneally, kiu estas biografio pri Oskar Schindler, germana savinto de judoj dum la Holokaŭsto.
Ben Kingsley honoriĝis per la Akademia Premio, la filmpremio de la brita akademio BAFTA, la premioj Grammy kaj dufoje la honorigo Golden Globe.

