Capas

| Capas | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de la Filipinoj armeurbo | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 2315 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 162 724 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 432 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 15° 20′ N, 120° 35′ O (mapo)15.337222222222120.59Koordinatoj: 15° 20′ N, 120° 35′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 55 m [+] | ||
| Areo | 376,39 km² (37 639 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Capas - tagaloge Bayan ng Capas - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Tarlako.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 140 202 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2315
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: 52 m
- Areo: 376,39 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Capas kuŝas sur ebenaĵo (oriente) kaj montetoj (okcidente), rivero preterfluas (sude) . Concepcion (Tarlako) troviĝas nur 7, Mabalacat 13, la provinca ĉefurbo Tarlakurbo 17, Angeles 20, Kezonurbo 89, Manilo 94 kilometrojn (aere) .
Historio
[redakti | redakti fonton]Capas estis fondita en 1710 fare de aŭgustenanoj. Dum la usona kolonia periodo la usonanoj konstruis militan bazon, kiun la japanoj uzis ĝin, kiel fifaman koncentrejon (1942-1945). Capas atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 2000-aj jaroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Capas estas nomata kiel turisma ĉefurbo de Tarlako, ankaŭ la enirejo de vulkano Pinatubo. La urbego havas kelkajn industriajn fabrikojn.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Capas la kristanismo dominas, sed estas kelkaj sektoj (Atestantoj de Jehovo, Baptistoj, ktp).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉe Capas ĉefvojo kuras el nordo al Manilo kaj estas ankaŭ traira vojo el oriento al okcidento.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Capas estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 1212 mmm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono. La temperaturo varias inter 22-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo
- Preĝejo
- Ĉefvojo




