Individuismo
| Individuismo | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| ideologio politika filozofio | ||
| -ism- | ||
Individuismo estas filozofia, morala, politika kaj socia koncepto, kiu emfazas la sendependecon de ĉiu homo kaj la gravecon de homa libereco. Individuistoj apogas la plenumon de individuaj celoj kaj deziroj. Ili kontraŭas eksterajn influojn (tiujn de socio, ŝtato aŭ iu ajn alia institucio) sur la personaj elektoj de ĉiu homo. Oni do kutime rigardas individuismon kiel la kontraŭon de kolektivaj ideologioj kiel holismo, faŝismo, komunismo aŭ totalismo. Individuistoj ankaŭ kontestas la vidpunkton, laŭ kiu tradicio, religio aŭ alia ekstera morala regulo limigu homan liberecon.
Individuismo debateble rilatas al egoismo. Kvankam kelkaj individuistaj teoriistoj ja estas rigardeblaj kiel egoistaj, ili plejofte ne opinias, ke egoismo estas laŭnature bona.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]En la angla lingvo, la vorto individuismo unue estis prezentita kiel pejorativo fare de utopiaj socialistoj kiel la Owenanoj je la 1830-aj jaroj, kvankam ne estas klara ĉu ili estis influitaj de sankt-simonismo aŭ elpensis ĝin sendepende.[1]
Pli pozitiva uzaĵo de la termino en Britio ekestis uzata per la skribaĵoj de James Elishama Smith, Jarmilismo-fariĝinta-socialisto kaj kristana hebreo. Kvankam frua sekvanto de Robert Owen, li fine malakceptis la kolektivan ideon de Owen pri posedaĵon, kaj trovis en individuismo "universalismon", kiu permesis la disvolviĝon de la "origina genio". Sen individuismo, Smith argumentis, ke individuoj ne povas amasigi posedaĵon por pliigi sian feliĉon.[1] William Maccall, alia unitarisma predikisto kaj probable konato de Smith, venis iom poste (kvankam influita de John Stuart Mill, Thomas Carlyle, kaj germana romantikismo) al la samaj pozitivaj konkludoj en sia verko de 1847, "Elements of Individualism" (Elementoj de Individuismo).[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Claeys, Gregory . “{{{Titolo}}}” 47. doi:10.2307/2709596.
- ↑ Swart, Koenraad W. . “{{{Titolo}}}” 23. doi:10.2307/2708058.


