Malajzio


Malajzio[5] estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝiaj land-limaj landoj estas Tajlando, Singapuro, Indonezio, Brunejo kaj Filipinoj. Ĝi konsistas teritorie el dektri subŝtatoj kaj tri federaciaj teritorioj, kun areo de 330.803 km².[6][7]
Malajzio multe eksportas gumon kaj palmoleon.
- Landkodo: MY.
- Loĝantaro: 34,1 milionoj (2024)[8], inter ili 91,8 procentaĵoj da malajzianoj kaj 8,2 procentaĵoj da neŝtatanoj; laŭ etnaj grupoj: malajoj (67.4%), ĉinoj (22.8%), hindoj (6.6%) kaj aliaj (0.7%)
- Eksporto: kaŭĉuko, palmoleo, nafto, plumbo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1957)
Biogeografie Malajzio troviĝas en la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi precipe situas en Sunda Lando, kiu estas parto de la sundalanda-filipina ekoprovinco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Politiko
[redakti | redakti fonton]La Reĝo de Malajzio (malaje: Yang di-Pertuan Agong, jave: يڠ دڤرتوان اߢوڠ ; foje nomata la Supera Reganto de Malajzio) estas la ŝtatestro de Malajzio. La Yang di-Pertuan Agong, kiu havas fiksan oficperiodon sed estas elektita el inter la heredaj sultanoj, povas esti konsiderata aŭ kiel monarko aŭ kiel prezidanto. Pro la parlamenta konstitucio de la lando, la ofico estas ĉefe ceremonia kaj reprezenta.
Teritoria divido
[redakti | redakti fonton]La ŝtato konsistas teritorie el dektri subŝtatoj, kiuj plejparte estas sultanlandoj, kaj tri aldonaj federaciaj teritorioj:
| Statuson de subŝtato havas la areoj |
La tri aldonaj federaciaj teritorioj estas |
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]- Asyik FM, indiĝena radio en Malajzio
- Orienta Tage Novaĵo
Socia vivo
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Malajzio estas Malajzia Esperanto-Asocio fondita en 1989.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Raja Zainal Abidin bin Zahid, kontaktadreso de Malajzia Esperanto-Asocio
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- situo de la ŝtato en sudorienta Azio
- mapo de Duoninsula kaj Orienta Malajzio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laporan Kiraan Permulaan 2010. Jabatan Perangkaan Malaysia. Arkivita el la originalo je 27 December 2010. Alirita 24 January 2011 . Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ The UK Statute Law Database: Federation of Malaya Independence Act 1957 (c. 60)
- ↑ United Nations Treaty Series Nr.10760: Agreement relating to Malaysia (pdf). United Nations Treaty Collection. United Nations (July 1963). Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2010-07-29 .
- ↑ monda datumbazo de ekonomiaj perspektivoj, aprilo 2012 de la Internacia Monunua Fonduso (angle)
- ↑ Malajzio en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ Artikolo 1. Konstitucio de Malajzio.
- ↑ CIA. The World Fact Book: Malaysia Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 12an de septembro de 2009.
- ↑ Demographic Statistics, Third Quarter 2024. Alirita 17 November 2024 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bazaj informoj pri Malajzio en la vikio de UEA esperante
- oficiala retejo de la registaro de Malajzio, jen malaje kaj angle
- angle Malajzio (The Encyclopedia of Earth)
- angle Geografio de Malajzio (The Encyclopedia of Earth)
- nederlande turisma retejo pri Malajzio lokigita en Flandrio
| ||||||||||||
| ||||
| ||||||||



