close
Saltu al enhavo

Manuel Neuer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Neuer
Persona informo
Naskonomo Manuel Neuer
Naskiĝo 27-an de marto 1986 (1986-03-27) (40-jaraĝa)
en Gelsenkirchen
Lingvoj germana
Loĝloko Gelsenkirchen
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Gesamtschule Berger Feld Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.manuel-neuer.de/
vdr

Manuel NEUER (naskiĝis la  27-an de marto 1986 en Gelsenkirchen, do nun 40-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj aktivis en la nacia teamo ĝis post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024.

Interalie li en tiu teamo kiel golulo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1", ĉiam rezervita al golulo. Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, la Futbala Mondpokalo 2018, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021, la Futbala Mondpokalo 2022 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Futbala Mondpokalo 2014, kiun venkis la germana teamo, kaj en kies matĉoj li elstaris per kuraĝaj manovroj, li ricevis la premion "ora ganto" por la plej bona turnira golisto. Post la turniro de somero 2024 li publike en aŭgusto anoncis retiriĝon el la nacia teamo kaj efektive dum 21 monatoj ne plu partoprenis en trejnado kaj matĉo, sed meze de majo anonciĝis, ke oni sukcesis konvinki lin tamen reveni por la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2026 en Norda Ameriko. Ĝis aŭgusto li konkuris kiel golulo en 124 internaciaj matĉoj de la germana teamo, pli ol iu ajn alia germana golulo, kaj el kiuj estis 59 internaciaj matĉoj, dum kiuj li inter septembro 2016 kaj septembro 2023 ankaŭ estis "kapitano", do teamestro, de la dekunu-opo. Krom aliaj honorigoj, aparte la Internacia Federacio de Futbala Historio kaj Statistiko elektis lin "tutmondan plejbonan golulon de la jaro" en 2013, 2014, 2015, 2016 kaj 2020 - la rekordon ricevi tiun honorigon kvinfoje li dividas kun la italo Gianluigi Buffon kaj la hispano Iker Casillas.

Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ekde 2011 estas en la unua vira teamo de la futbalklubo Bayern München, kaj tie ankaŭ post la eksiĝo el la nacia teamo daŭre aktivas kiel elstara profesia golulo.

Manuel Neuer en 2019

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]