close
Saltu al enhavo

Oneworld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oneworld
emblemo
Flugkompania alianco Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1999 vd
Geografia situo 32° 49′ 7″ N, 97° 3′ 24″ U (mapo)32.8186436-97.0567231Koordinatoj: 32° 49′ 7″ N, 97° 3′ 24″ U (mapo)
Sidejo Nov-Jorko
Oneworld (Usono)
Oneworld (Usono)
DEC
Map
Oneworld
Moto Oneworld revolves around you
Travel bright.
Fondintoj American Airlines British Airways Qantas Cathay Pacific Iberia vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
oneworld Alliance
Fondojaro:1999
Membraj kompanioj:British Airways, American Airlines, Iberia, Finnair, Qantas k.a.
Sidejo:Vankuvero, Kanado
Retejo:www.oneworld.com

La organizaĵo oneworld Alliance (angle one – unu, world - "mondo", alliance – alianco, kutime nur nomata oneworld) estas aviada alianco de nuntempe 11 flugkompanioj (stato februaro 2010), fondita la 1-an de februaro 1999. Ŝanĝoj de la membrostrukturo tamen antaŭvidatas: la kompanio Mexicana de Aviación ne plu organizas flugojn ekde la fino de aŭgusto 2010, kaj aliflanke la aliĝo de tri novaj membrokompanioj laŭ la stato de septembro 2010 estas fikse deciditaj.

Fondomembroj de la alianco estis la flugkompanioj American Airlines, British Airways, Canadian Airlines, Cathay Pacific kaj Qantas. Kadre de la alianco oneworld Alliance laŭ la stato de februaro 2010 ĉiutage okazas proksimume 9 300 pasaĝeraj flugoj, al sume 736 flughavenoj en 142 ŝtatoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 2 401 aviadilojn kaj proksimume 260 000 dungitojn. La organizaĵo sekve estas inter la tri tutmonde plej grandaj flugkompaniaj aliancoj.

En la alianco laŭ la stato de aŭgusto 2010 membras la sekvaj flugkompanioj.

kompanio ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro[1]
American AirlinesUsono1-a de februaro 1999111,8
British AirwaysBritio1-a de februaro 199933,1
Cathay PacificHonkongo1-a de februaro 199925,0
FinnairFinnlando1-a de septembro 19998,3
IberiaHispanio1-a de septembro 199932,5
Japan AirlinesJapanio1-a de aprilo 200752,9
Línea Aérea Nacional (LAN)Ĉilio1-a de junio 200013,2
MalévHungario1-a de aprilo 20073,1
Mexicana de AviaciónMeksiko10-a de novembro 200911,7
Qantas AirwaysAŭstralio1-a de februaro 199929,5
Royal JordanianJordanio1-a de aprilo 20072,6

Kandidatoj por aliĝo

[redakti | redakti fonton]

La aliĝoj de la sekvaj flugkompanioj al la alianco estas deciditaj: la entreprenoj post integriga fazo iĝu plenaj membrokompanioj de la alianco.

kandidato ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro
S7 AirlinesRusioplanata por 2010[2]6,1 milionoj
KingfisherBaratoplanata por 2011[3]-
Air BerlinGermanioplanata por komenco de 2012[4]27,9 milionoj

Krome la ĉina kompanio Hainan Airlines esprimis intereson pri aliĝo al la alianco.[5] La aliĝpeton subtenas la membrokompanio Cathay Pacfic.[6] Hainan Airlines jam havas kunlaborajn kaj biletointerŝanĝajn kontraktojn kun la kompanioj Malév kaj Air Berlin. Dato por aliĝo tamen ankoraŭ ne konatas laŭ la stato de septembro 2010.

Strukturaj datumoj

[redakti | redakti fonton]
la sidejo de la alianco en Vankuvero
bazaj datumoj pri la alianco
fondojaro1999
ĉiutagaj flugoj9 300 (2010)
alflugataj ŝtatoj142 (2010)
alflugataj flughavenoj736 (2010)
"venditaj pasaĝeraj kilometroj" (RPK)  1711,4 miliardoj (2006)  
pasaĝeroj po jaro321,3 milionoj (2006)
dungitoj263 350 (2006)
aviadiloj2 401 (2010)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]