close
Saltu al enhavo

Paradiza viduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paradiza viduo
Plenkreska masklo en Sudafrikio
Plenkreska masklo en Sudafrikio
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Viduidae - viduedoj
Genro: Vidua - viduo
Specio: V. paradisaea - paradiza viduo
Vidua paradisaea
(Linnaeus, C, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj

    Emberiza paradisaea Linnaeus, C, 1758

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La paradiza viduo[1] (latine Vidua paradisaea) estas afrika birdospecio el la familio de viduedoj.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    La paradiza viduo estas birdo kun tre markita seksa duformismo.

    Reproduktanta masklo havas nigrajn kapon kaj dorson, kaŝtanan bruston, okran nukon, blankan abdomenon kaj precipe larĝaj kaj longaj nigraj vostoplumoj, kiuj povas kreski ĝis pli ol 36 cm[3]. Ne-reproduktanta masklo estas malfacile distingebla de ino, kaj ĝenerale de aliaj viduoj, ĉar ĉi tiuj diferencas unu de la alia laŭ grandeco, laŭ ne-reprodukta plumaro kaj koloro, kaj laŭ la kantoj uzataj por pariĝado[3]. Kutime, ili longas ĉirkaŭ 13 cm kaj pezas ĉirkaŭ 21 gramojn[3]. Inoj emas havi grizan bekon kaj plumojn grizbrunajn kun nigrecaj strioj, kaj iliaj subvostaj plumoj estas pli blankaj[3]. Maskloj dum la ne-reprodukta sezono emas havi plejparte pli brunan plumaron kun nigraj strioj sur la krono, nigraj partoj laŭlonge de la vizaĝo, kaj pli malhelbruna koloro ĉe la brusto kaj pli kremkolora koloro ĉe la abdomeno[3].

    Distribuo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La paradiza viduo troviĝas en Afriko, de suda Sudano, Etiopio kaj Somalio, suduesten al sudeosta Sud-Sudano, eosta DRK, nordeosta Ugando, Kenjo, Tanzanio, suda kaj uesta Angolo, suda Zambio, ĝis Malavio, Mozambiko, Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Svazilando kaj nordeosta Sudafrikio.

    Ĝia natura habitato estas herbejoj, savanoj kaj malfermaj arbaroj, kie ĝi vivas en arbustaj herbejoj ĉirkaŭ kultivadoj[3]. Plejofte, ĝi restas for de akvaj surfacoj[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 3-an de jan. 2026.
    3. 1 2 3 4 5 6 7 (2011-01-01) “"Handbook of the Birds of the World. Volume 15. Weavers to New World Warblers" edited by Josep del Hoyo et al. 2008. [book review]”, The Canadian Field-Naturalist 125 (1), p. 83. doi:10.22621/cfn.v125i1.1139.