Viduedoj
Pintvosta viduo Vidua macroura | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||

La viduedoj[1] (latine Viduidae) estas afrika familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ĝi enhavas 2 genrojn kaj 20 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas Vidua esperantigite viduo, sed tiu esperanta termino ankaŭ aplikiĝas por la alia genro de la familio (Anomalospiza).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Viduidae - viduedoj
- Anomalospiza Shelley, GE, 1901
- Anomalospiza imberbis (Cabanis, JL, 1868) - kukoleca viduo
- Vidua Cuvier, GLCFD, 1816 - viduo
- Vidua paradisaea (Linnaeus, C, 1758) - paradiza viduo
- Vidua obtusa (Chapin, JP, 1922) - larĝvosta viduo
- Vidua togoensis (Grote, H, 1923) - togolanda viduo
- Vidua interjecta (Grote, H, 1922) - longvosta viduo
- Vidua orientalis Heuglin, MT, 1870 - sahela viduo
- Vidua macroura (Pallas, PS, 1764) - pintvosta viduo
- Vidua hypocherina Verreaux, JP; Verreaux, JBÉ, 1856 - metala viduo
- Vidua regia (Linnaeus, C, 1766) - reĝa viduo
- Vidua fischeri (Reichenow, A, 1882) - pajlovosta viduo
- Vidua chalybeata (Müller, PLS, 1776) - vilaĝa viduo
- Vidua codringtoni (Neave, SA, 1907) - zambeza viduo
- Vidua purpurascens (Reichenow, A, 1883) - purpura viduo
- Vidua funerea (de Tarragon, L, 1847) - funebra viduo
- Vidua wilsoni (Hartert, EJO, 1901) - vilsona viduo
- Vidua nigeriae (Alexander, B, 1908) - niĝeria viduo
- Vidua maryae Payne, RB, 1982 - ĝosa viduo
- Vidua raricola Payne, RB, 1982 - jambandua viduo
- Vidua larvaticola Payne, RB, 1982 - barka viduo
- Vidua camerunensis (Grote, H, 1922) - kameruna viduo
- Anomalospiza Shelley, GE, 1901
- Viduidae - viduedoj
Viduedoj kiel kovoparazitoj de la estrildedoj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj specioj de la viduedoj estas kovoparazitoj, kaj kiel kovgastigantojn ili senescepte uzas speciojn de la estrildedoj. La plej multaj specioj de la viduedoj specialiĝis je certa specio de la estrildedoj; nur malmultaj specioj de la viduedoj uzas du aŭ tri tre parencajn estrildedajn speciojn kiel kovgastigantojn.
La adaptiĝo estas konsiderinda. La ovoj de la viduedoj similas al tiuj de la estrildedoj; ili nur estas iom pli grandaj. Malsame ol la kukolo la eloviĝinta viduedo ne elĵetas la ovojn kaj idojn de siaj gastigfamilio, sed plenkreskiĝas kune kun la falsaj gefratoj. La junbirdoj de la viduedoj havas la samajn gorĝodesegnaĵon, papilojn aŭ ŝvelaĵojn de la bekorando kiel la junaj estrildedoj. Ankaŭ ilia plumaro kun ties petmoviĝoj kaj petvoĉoj similas al tiuj de la kovgastigantoj. El la kanto kaj voĉoj de plenkreskinta viduedo-masklo oni povas ekscii, kiu specio de estrildedoj bredas ilin. Nur la specio pintvosta viduo (Vidua macroura), kiu uzas la ordinara estrildo (Estrilda astrild) kaj la nigrapuga estrildo (Estrilda troglodytes) kiel kovgastigantojn, kaj la metala viduo (Vidua hypocherina), kies idojn bredas la nigramaska estrildo (Brunhilda erythronotos) kaj la feina estrildo (Brunhilda charmosyna), havas specifan kanton, kiu ne similas al la kanto de la kovgastiganto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


