Makula ardeo
Makula ardeo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Egretta picata (Gould, J, 1845) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Makula ardeo[mankas fonto] aŭ nigrablanka egretardeo[1] (latine Egretta picata), ankaŭ konata kiel Makula egretardeo[2] estas birdo troviĝanta en marbordaj kaj ĉemarbordaj areoj de musona norda Aŭstralio same kiel ĉe kelkaj partoj de Wallacea kaj Novgvineo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Pelecaniformes - pelikanoformaj
- Ardeidae - ardeedoj
- Egretta Forster, T, 1817 - egretardeo
- Egretta picata (Gould, J, 1845) - nigrablanka egretardeo
- Egretta Forster, T, 1817 - egretardeo
- Ardeidae - ardeedoj
La specio estis origine priskribita de la ornitologo John Gould en 1845. Ne estas agnoskitaj subspecioj.[4]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malgranda ardeo, 43–55 cm longa, kun malhelaj ardezgrizaj flugiloj, korpo kaj kresta kapo, kun tre blankaj kontrastaj gorĝo kaj kolo. Estas helflavaj irisoj, beko kaj kruroj. La aspekto estas simila al tiu de la Pacifika ardeo.[2] Maskloj estas (247–280 g) pli pezaj ol inoj (225–242 g), sed ambaŭ estas similaj laŭ aspekto.[5]
Nematuruloj ne havas kreston kaj same pri la malhela koloro en la kapo kaj povas aspekti kiel malgranda versio de la Pacifika ardeo. Junuloj estis iam klasitaj kiel separata specio.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ties habitato ĉefe enhavas gamon de humidejoj kaj malsekaj herbejoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Alvoko
[redakti | redakti fonton]La alvoko de la Makula ardeo estas laŭta 'aŭk' aŭ 'ohrk' dumfluge.[2] Milda kverado estas elsendata ĉe la nesto.[5] Malmulte estas konata pri pliaj voĉoj.[5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Reproduktado okazas el februaro al majo.[2] Ili nestumas en arboj super akvo, inklude mangrovojn, ofte kolonie kun aliaj specioj de ardeoj. La ino demetas 1–2 bluverdecajn ovojn en neprofunda platformo el bastonetoj.[2]
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas insektojn, ranojn, krabojn, fiŝojn kaj aliajn malgrandajn akvobestetojn. Insektoj estas la plej grava manĝofonto.[5] Ili povas manĝi sole aŭ laŭ grupoj de ĝis milo da individuoj.[5]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio
- 1 2 3 4 5 Pizzey, Graham; Knight, Frank. (1997) Field Guide to the Birds of Australia. Sydney, Australia: HarperCollinsPublishers, p. 111. ISBN 0-207-18013-X.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
- ↑ Pied Heron, Egretta picata, Taxonomy. Alirita 25a de Februaro 2010 .
- 1 2 3 4 5 6 Kushlan, James Anthony; Hancock, James, Thelwell, David. (2005) The Herons. Oxford University Press, p. 433. ISBN 0-19-854981-4.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Coordinators). (2000). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol.1: Ratites to Ducks. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 978-0-19-553068-1
| ||||||||||||||||||



