Egretardeo
Blankfacia egretardeo (Egretta novaehollandiae) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
|
12 specioj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Egretardeo[1],[2] aŭ egreto[mankas fonto] (latine Egretta) estas genro de birdoj el la familio de ardeedoj.
Egretardeoj estas mezgrandaj ardeoj, ĉefe reproduktiĝantaj en pli varmaj klimatoj, sed reprezentantojn de ĉi tiu genro oni povas trovi en plejmulto da regionoj de la mondo.
Egretardeoj estas longkolaj kaj longkruraj. Ili havas blankan, grizan aŭ bluetan plumaron, karakterizitan per fasko da pintaj plumoj, kiujn la masklo portas sur la kapo kaj dorso dum la reprodukta sezono.
La reprodukta habitato de la egretardeoj estas marĉaj humidejoj de varmaj landoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj.
Tiuj ardeoj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn, kaptatajn per pacienca starada gvatado.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Pelecaniformes - pelikanoformaj
- Ardeidae - ardeedoj
- Egretta Forster, T, 1817 - egretardeo
- Egretta picata (Gould, J, 1845) - nigrablanka egretardeo
- Egretta caerulea (Linnaeus, C, 1758) - blua egretardeo
- Egretta tricolor (Müller, PLS, 1776) - trikolora egretardeo
- Egretta tricolor ruficollis Gosse, PH, 1847
- Egretta tricolor tricolor (Müller, PLS, 1776)
- Egretta rufescens (Gmelin, JF, 1789) - rufeta egretardeo
- Egretta rufescens rufescens (Gmelin, JF, 1789)
- Egretta rufescens dickeyi (Van Rossem, AJ, 1926)
- Egretta novaehollandiae (Latham, J, 1790) - blankfacia egretardeo
- Egretta ardesiaca (Wagler, JG, 1827) - nigra egretardeo
- Egretta vinaceigula (Sharpe, RB, 1895) - ruĝgorĝa egretardeo
- Egretta eulophotes (Swinhoe, R, 1860) - ĉinia egretardeo
- Egretta sacra (Gmelin, JF, 1789) - rifa egretardeo
- Egretta sacra sacra (Gmelin, JF, 1789)
- Egretta sacra albolineata (Gray, GR, 1859)
- Egretta thula (Molina, GI, 1782) - neĝa egretardeo
- Egretta thula brewsteri Thayer, JE; Bangs, O, 1909
- Egretta thula thula (Molina, GI, 1782)
- Egretta gularis (Bosc, LAG, 1792) - blankagorĝa egretardeo
- Egretta gularis gularis (Bosc, LAG, 1792)
- Egretta gularis schistacea (Hemprich, WF; Ehrenberg, CG, 1828)
- Egretta garzetta (Linnaeus, C, 1766) - eta egretardeo
- Egretta garzetta garzetta (Linnaeus, C, 1766) - okcidenta eta egretardeo
- Egretta garzetta dimorpha Hartert, EJO, 1914 - duforma egretardeo
- Egretta garzetta immaculata (Gould, J, 1846) - aŭstralazia egretardeo
- Egretta Forster, T, 1817 - egretardeo
- Ardeidae - ardeedoj
La taksonomio de ĉi tiu genro estis fonto de multe da debatoj kaj ŝanĝoj, same kiel ĉe la aliaj ardeaj grupigoj. Kelkaj el tiuj specioj estis lokitaj kun la grandaj ardeoj en la genro Ardea (kiel ekzemple la eta egretardeo, Egretta garzetta = Ardea garzetta), kaj inverse la grandaj blankaj specioj kiel la blanka ardeo (Ardea alba) antaŭe estis lokitaj en la genro Egretta. Tio klarigas la Esperantan nomon en PIV "granda egretardeo (E. alba)"[1], kiu ne reflektas ĝisdatan ornitologian klasigon.
Specioj el fosilioj, nome Egretta subfluvia, estas konata de fina Mioceno aŭ komenca Plioceno en Florido.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Blankfacia egretardeo, Egretta novaehollandiae kaptinte ranon
- Eta egretardeo Egretta garzetta
- Eta egretardeo Egretta garzetta
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


