21-a de junio
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
| junio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 21-a de junio estas la 172-a tago de la jaro (la 173-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 193 tagoj restas.
Je la 21-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiujare en tiu ĉi tempo estas sur la norda hemisfero la somera solstico kaj sur la suda la vintra
- 1243: Pollando: princo Barnim la 1-a donis urborajton al Stargard
- 1305: Venceslao la 3-a iĝis reĝo de Pollando
- 1339: Svisoj venkis habsburgajn nobelojn en batalo de Laupen (kantono Berno)
- 1410: Interkonsente kun la Ordeno de germanaj kavaliroj reĝo de Hungario Sigismondo la 1-a deklaris militon al Pollando, kio rezultis per la batalo de Grunwald, malvenkega por la ordeno
- 1582: Japana daimio Oda Nobunaga sinmortigis elektante harakiron
- 1599: Ĉeĥa kardinalo kaj politikisto Francisko el Dietrichstein estis nomumita papa legato
- 1621: Malnovurba ekzekuto en Prago: estis ekzekutitaj 27 nobeloj de la husmovado - tiu ekzekuto markis finon de la bohemia periodo de la Tridekjara milito
- 1655: Dum la 6-a venecia-turka milito Venecia ŝiparo venkis en batalo de Dardaneloj
- 1661: Traktato de Kardis finis rusan-svedan militon
- 1718: Subskribo de pactraktato en Poĵarevac (Centra Serbio), finanta la 8-an venecian-turkan militon
- 1749: Nov-Skotio: Halifakso fondita de britoj
- 1764: En Brazilo fondiĝis Crato
- 1767: Samuel Wallis malkovris Tahition
- 1768: Ribelantaj kozakoj kaj lokaj kamparanoj konkeris Humań (Ĉerkasa provinco), urbon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie ili masakris plurajn milojn da homoj
- 1788: Nov-Hampŝiro fariĝis la 9-a ŝtato de Usono
- 1791: Franca revolucio de 1789: reĝo Ludoviko la 16-a provis eskapi el Parizo, sed estis haltigita en Varennes-en-Argonne
- 1807: Napoleonaj Militoj: Imperiestro de Rusio Aleksandro la 1-a subskribis en Tauragė armisticon, kiu antaŭis pactraktaton kun la Unua Imperio (Francio) kaj Reĝlando Prusio
- 1813: Napoleonaj Militoj/Milito de Hispana Sendependiĝo: batalo de Vitorio, finita pro malvenko de francoj kaj triumfo de la Duko de Wellington
- 1824: Greka milito de sendependiĝo: turka armeo albordiĝis sur insulon Psara (Egea Maro) kaj masakris 15 mil grekojn
- 1868: Munkeno: premiero de la opero Die Meistersinger von Nürnberg, verkita de Richard Wagner
- 1895: Germana Regno: malfermo de la Kiela Kanalo liganta la Nordan Maron kun la Balta Maro fare de imperiestro Vilhelmo la 2-a, filmata de Birt Acres, kio estas verŝajne unua filmregistrado en Germanio
- 1898: Insulo Gvamo fariĝis dependa teritorio de Usono
- 1900: Ĉeĥio: tramtransporto en Brno ekfunkciis; Ĉinio: imperiestrino Ciŝji deklaris militon kontraŭ Alianco de la ok nacioj dum la Boksista ribelo
- 1903: Inaŭguro de la fervojlinio Slavonice - Schwarzenau
- 1915: Supera Kortumo de Usono verdiktis pri ava klaŭzo por Oklahomo
- 1918: Unua mondmilito: Ĉeĥio: kvin infanoj estis mortpafitaj de la hungara armeo en Plzeň kiel parto de la aŭstra malsata persekutado; en Varsovio estis inaŭgurita Ŝtatkonsilio - malfondita samjare post akcepto fare de Centraj Potencoj de la 14 punktoj de Wilson
- 1919: Memsinkiĝo de la germana ŝiparo en Scapa Flow por eviti transprenon fare de venkinta Triopa Entento; Gustav Bauer iĝis kanceliero de la Vajmara Respubliko
- 1920: Konstantin Fehrenbach iĝis kanceliero de Germanio
- 1929: En Meksiko finiĝis Kristisma Milito, danke al mediacio de usona ambasadoro
- 1930: Konskripcio: unujara deviga militservo ekvalidis en Francio
- 1932: Dua Pola Respubliko: en Lesko-regiono komenciĝis ribelo de kamparanoj
- 1933: Germanio: Adolf Hitler malpermesis ekziston de aliaj politikaj partioj krom Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1936: En Ĉeĥoslovakio Nacia Hungara Kristana Socialisma Partio kaj Hungara Nacia Partio unuiĝis sub la nomo de Unuiĝinta Hungara Partio, kun Andor Jaross kiel prezidanto kaj Johano Esterházy kiel plenuma prezidanto
- 1939: Protektoro Konstantin von Neurath komencis sur teritorio de la Protektorato de Bohemio kaj Moravio enkonduki kontraŭjudajn regularojn, validaj en la Tria Regno
- 1940: Germana okupado de Pollando: finiĝis dutaga ekstermo de polaj intelektuloj en Palmiry — 358 malliberuloj de Pawiak estis pafekzekutataj; Okcidenta Fronto: en orienta Francio germanoj okupis Strasburgon; malsukcesa provo organizi reziston en Bretonio; frumatene itala invado al Francio komencita en la Okcidentaj Alpoj; pola ekzila registaro evakuiĝis de Francio al Londono; Mediteraneo: franca-brita pripafo de Bardia
- 1941: Nord-Afrika kampanjo: en okcidenta Etiopio italoj pro timo antaŭ partizanoj redonis Ĝima al britoj kaj retiriĝis; Siria Fronto: post rompo de la rezisto de trupoj de la reĝimo de Vichy en antaŭurboj de Damasko kiel unuaj venis "liberaj francoj"; Usono postulis fermon de ĉiuj italaj konsulejoj sur sia teritorio; nokte Rumana Armeo lanĉis armean operacon por reokupi Besarabion kaj Nordan Bukovinon
- 1942: Nord-Afrika kampanjo: germanaj-italaj trupoj konkeris Tobruk; Pacifika Fronto: japana submarŝipo sensukcese bombardis Fortreson Stevens en usona subŝtato Oregon; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo malfondis Ĉefan Komandantaron de Sud-Okcidenta Direkto
- 1943: Heinrich Himmler anoncis krei en Ĉefgubernio kaj Bjalistoko specialajn polictrupojn por senkondiĉe kontraŭbatali la Polan Rezistomovadon kaj ordonis likvidi judajn getojn en Pollando, Belorusa SSR kaj Baltaj Landoj; Francio: generalo de Gaulle nuligis dekreton de E. Daladier de septembro 1939 kaj laŭleĝigis la Francan Komunistan Partion; franca rezistanto Jean Moulin estis arestita de germanoj; usona aviado atakis Napolon; nokte la brita aerarmeo atakis Krefeld, post kio la atakaviadiloj alteriĝis sur aerodromoj en Nord-Afriko
- 1944: Ĉirkaŭ 30 mil soldatoj de SS, Gestapo kaj Wehrmacht ĉirkaŭis en praarbaro Solska kaj atakis polajn kaj sovetajn partizanojn por kontraŭstari la ribelon de Zamość; Socia Konsilio pri Orientaj Teroj decidis nuligi Operacon "Ostra Brama" kaj koncentriĝi pri batalo kontraŭ SS-divizio "Hałczyna" kaj la Ukraina Ribela Armeo
- 1945: Pacifika Fronto: Usona armeo konkeris Okinavon; Prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš dekretis pri konfisko kaj parceligo de la tero apartenanta al germanaj, hungaraj civitanoj kaj kunlaboristoj; Sovetunio: en Moskvo finiĝis montra proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato — pro ŝajna kunlaboro kun germanoj kaj kontraŭsoveta agado 13 estis kondamnitaj al mallibero
- 1946: En Poznań komenciĝis proceso kontraŭ Arthur Greiser, regiona reprezentanto de Provinco Vartlando en la registaro de Adolf Hitler
- 1948: Germana marko ekcirkulis; Atlantic City: fonografia firmao Columbia Records prezentis longturniĝan gramofondiskon; Universitato de Manĉestro: en la unua komputilo Small-Scale Experimental Machine ekfunkciis unua memorigita komputila programo
- 1949: Pollando: partoprenantoj de la Konferenco de Partiaj Arkitektoj proklamis socrealismon en arkitekturo, kiel unusolan devigan artdirekton (oficiale anoncita julie de prezidento B. Bierut); generalo Heliodor Píka estis pendumita en la malliberejo Bory en Plzeň
- 1950: Stalinismo: Nokte de la 20-a/21-a de junio komenciĝis en Pollando amasaj arestoj de proksimume 5000 atestantoj de Jehovo fare de Ministerio de Publika Sekureco
- 1951: Stalinismo: Malfondo de la Pola Akademio de Scipovoj [???]
- 1963: Kardinalo Giovanni Battista Montini iĝis papo Paŭlo la 6-a; Francio retirigis sian mararmeon de NATO
- 1982: 17 el inter 111 personoj pereis en katastrofo de fluganta de Kuala-Lumpuro Boeing 707 de Air India, kio okazis dum alteriĝo en aviadilejo en Mumbajo
- 1990: Irano: ĉirkaŭ 40 mil personoj pereis dum tertremo en la provinco Gilano; Parlamentoj de Germana Demokratia Respubliko kaj de Federacia Respubliko Germanio konfirmis la senŝanĝecon de la okcidenta ŝtatlimo de Pollando
- 1991: Saparmurat Nijazov iĝis unua prezidento de Turkmenio
- 2000: Usono: Bill Clinton atribuis Medal of Honor al 22 azidevenaj usonanoj (ĉefe japanoj) el 442-a Sturma Regimento, pro agado dum la dua mondmilito
- 2001: Plena suna eklipso videbla en Atlantika Oceano, Suda Afriko kaj Hinda Oceano
- 2004: KosmoŜipoUnu kiel la unua privata kosmoŝipo ekflugis la kosmon
- 2005: Internacia Astronomia Unio eknomis du novajn lunojn de Plutono: Nikso kaj Hidro
- 2007: Reveno de Kosmopramo Atlantis de la Internacia Kosmostacio
- 2009: Gronlando akiris plilarĝigitan aŭtonomecon kun kontrolo super polico, juĝistaro kaj krudmaterialoj
- 2011: Pedro Passos Coelho iĝis ĉefministro de Portugalio
- 2014: Maŭritanio: oficanta prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz reelektiĝis
- 2015: Internacia Tago de Jogo okazis unuafoje en preskaŭ 200 landoj
- 2020: Germanio: en Gelsenkirchen oni inaūguris monumenton al Lenin
- 2021: Robinah Nabbanja kiel unua virino iĝis ĉefministro de Ugando
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1002: Leono la 9-a, papo, sanktulo (m. 1054)
- 1732: Johann Christoph Friedrich Bach, germana muzikisto kaj komponisto (m. 1795)
- 1750: Thomas Spence, angla radikala maldekstrulo kaj defendanto de la komuna posedo de la tero (m. 1814)
- 1781: Siméon-Denis Poisson, franca matematikisto kaj fizikisto (m. 1840)
- 1785: Sylvie von Ziegesar, germana intelektulino (m. 1858)
- 1798: Wolfgang Menzel, germana literaturhistoriisto kaj kritikisto (m. 1873)
- 1813: William Edmondstoune Aytoun, skota verkisto, humuristo kaj juristo (m. 1865)
- 1818: Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana nobelo kaj komponisto (m. 1893)
- 1821: Samuel White Baker, brita esploristo malkovrinta Albertlagon (m. 1893)
- 1821: August Henneberger, germana literaturhistoriisto (m. 1866)
- 1823: Jean Chacornac, franca astronomo (m. 1873)
- 1839: Machado de Assis, brazila verkisto kaj poeto (m. 1908)
- 1851: Bohdan Jelínek, ĉeĥa poeto (m. 1874)
- 1855: Alois Brandl, aŭstra kaj germana literaturhistoriisto (m. 1940)
- 1856: Alajos Stróbl, hungara skulptisto (m. 1926)
- 1862: Zsigmond Reiner, hungara ĵurnalisto kaj publicisto (m. 1907)
- 1862: Johannes Schlaf, germana verkisto kaj tradukisto (m. 1941)
- 1863: Max Wolf, germana astronomo, pioniro de astrofotografio (m. 1932)
- 1864: Heinrich Wölfflin, svisa profesoro, arthistoriisto kaj verkisto (m. 1945)
- 1870: Clara Immerwahr, germana kemiistino (m. 1915)
- 1881: Ferenc Görög, hungara historiisto, redaktoro (m. 1970)
- 1882: Lluís Companys, prezidento de la Generalitato de Katalunio dum la Dua Hispana Respubliko (m. 1940)
- 1883: Oskar Janicki, aŭstra politikisto kaj sindikatisto (m. 1945)
- 1887: Emil Herfurth, germana pedagogo kaj politikisto (m. 1951)
- 1889: Tadeusz Jan Kowalski, pola orientalisto, tjurkologo, arabisto, iranisto (m. 1948)
- 1893: Alois Hába, ĉeĥa komponisto (m. 1973)
- 1893: Werner Zimmermann, svisa instruisto, verkisto, kunfondinto de alternativisma banko WIR-Banko-Kooperativo (m. 1982)
- 1895: Přemysl Pitter, ĉeĥa pedagogo, protektanto de infanoj, justulo inter la popoloj, kunlaboranto de Olga Fierz, esperantisto (m. 1976)
- 1897: Farkas Molnár, hungara arkitekto, pentristo, grafikisto kaj tipografo (m. 1945)
- 1905: Jean-Paul Sartre, franca filozofo kaj Nobelpremiita verkisto (m. 1980)
- 1909: Árpád Schwartz, rumania hungara kuracisto (m. 1960)
- 1915: Wilhelm Gliese, germana astronomo (m. 1993)
- 1918: Tibor Szele, hungara matematikisto, profesoro (m. 1955)
- 1921: Jane Russell, usona aktorino (m. 2011)
- 1924: Ezzatolah Entezami, irana reĝisoro kaj aktoro (m. 2018)
- 1926: Conrad Hall, usona kameraisto, ĉefa fotografisto (m. 2003)
- 1928: Margit Bara, hungara aktorino (m. 2016)
- 1931: Jan Trąbka, pola kuracisto, neŭrologo, kibernetikisto kaj filozofo (m. 2012)
- 1932: Lalo Schifrin, argentina pianisto, komponisto, muzikaranĝisto kaj dirigento (m. 2025)
- 1935: Géza Gergely, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1935: Francoise Sagan, franca verkistino (m. 2004)
- 1938: Michael M. Richter, germana matematikisto (m. 2020)
- 1940: Michael Ruse, brita filozofo (m. 2024)
- 1943: Károly Vilhelm, rumania hungara, hungara pentristo, artkritikisto (m. 2011)
- 1945: Adam Zagajewski, pola poeto, eseisto, verkisto, tradukisto kaj filozofo
- 1947: Ŝirin Ebadi, irana Nobelpremiita defendantino de homaj rajtoj
- 1947: Fernando Savater, hispana (eŭska) filozofo-etikisto, publicisto, profesoro kaj verkisto
- 1948: Andrzej Sapkowski, pola fantasta verkisto
- 1953: Benazir Bhutto, ĉefministrino de Pakistano (m. 2007)
- 1953: András Lajos Róth, rumania hungara historiisto, bibliotekisto
- 1954: Wilfried Berchtold, aŭstra politikisto
- 1955: Michel Platini, franca futbalisto, prezidanto de UEFA
- 1959: Richard Baawobr, afrika kardinalo (Ganao) kaj superioro de la Blankaj Patroj
- 1961: Manu Chao, franca kantisto kaj ĉefmuzikisto de la grupo Mano Negra
- 1961: Mark Fettes, usona-kanada profesoro pri edukado, ano de LKK por UK 1984, redaktoro de "Esperanto", direktoro de la Fondaĵo pri Esperantaj Studoj, UEA-estrarano pri informado, ĜenSek kaj prezidanto de UEA
- 1962: Viktor Coj, sovetia rokkantisto kaj aktoro (m. 1990)
- 1964: Doug Savant, usona aktoro
- 1965: Yang Liwei, unua ĉina kosmonaŭto
- 1967: Jinglak Ĉinaŭat, ĉefministrino de Tajlando
- 1968: Peter Vajkoczy, germana neŭrokirurgo kaj universitata profesoro
- 1971: Zsolt Nagy, rumania hungara politikisto, ministro
- 1973: Zuzana Čaputová, prezidanto de Slovakio
- 1976: László Borsodi L., rumania hungara instruisto kaj poeto
- 1979: Chris Pratt, usona filma kaj televida aktoro
- 1982: William Mountbatten-Windsor, brita tronheredonto
- 1985: Amel Bent, franca kantistino
- 1986: Lana Del Rey, usona kantistino, komponistino, kantaŭtorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 870: Al-Muhtadi, abasida kalifo dum la Malordo de Samaro
- 1305: Venceslao la 2-a, pola kaj bohemia reĝo (n. 1271)
- 1377: Eduardo la 3-a, reĝo de Anglio (n. 1312)
- 1521: Leonardo Loredan, doĝo de Venecio (n. 1436)
- 1527: Makiavelo, itala historiisto kaj politika filozofo (n. 1469)
- 1529: John Skelton, angla poeto kaj dramisto (n. ĉirkaŭ 1460)
- 1547: Sebastiano del Piombo, itala pentristo (n. 1485)
- 1582: Oda Nobunaga, japana daimio el la Sengoku-epoko (n. 1534)
- 1591: Luigi Gonzaga, itala jezuito kaj sanktulo (n. 1568)
- 1621: Malnovurba ekzekuto en Prago de 27 personoj, i.a. Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic (n. 1564) kaj Jáchym Ondřej Šlik (n. 1569)
- 1621: Jan Jessenius, bohemia kuracisto, filozofo kaj politikisto, rektoro (n. 1566)
- 1631: John Smith, angla aventuristo kaj esploristo de Norda Ameriko (n. 1580)
- 1652: Inigo Jones, angla arkitekto kaj scenararanĝisto (n. 1573)
- 1661: Andrea Sacchi, itala pentristo kaj arkitekto (n. 1599)
- 1714: Paul du Ry, franca arkitekto (n. 1640)
- 1738: Charles Townshend, angla nobelo, agrikulturisto kaj politikisto (n. 1674)
- 1788: Johann Georg Hamann, germana filozofo kaj teologo (n. 1730)
- 1789: Paul Henri Thiry d'Holbach, germana-franca filozofo, enciklopediisto (n. 1723)
- 1852: Friedrich Fröbel, germana pedagogo (n. 1782)
- 1857: Louis-Jacques Thénard, franca kemiisto (n. 1777)
- 1857: Karl von Schiller, germana forstisto (n. 1793)
- 1861: Ludwig Preller, germana filologo klasika (n. 1809)
- 1874: Anders Jonas Ångström, sveda fizikisto kaj astronomo (n. 1814)
- 1876: Antonio López de Santa Anna, prezidento de Meksiko (n. 1794)
- 1877: Nathaniel Palmer, usona kapitano, malkovrinto kaj esploristo de Antarkto (n. 1799)
- 1889: Karl Bötticher, germana arkitekto, arthistoriisto kaj arkeologo (n. 1806)
- 1895: Friedrich Tietjen, germana astronomo (n. 1832)
- 1908: Nikolaj Rimskij-Korsakov, rusia komponisto (n. 1844)
- 1914: Bertha von Suttner, aŭstra pacistino kaj verkistino (n. 1843)
- 1928: Aladár Ballagi, hungara historiisto, profesoro, instruisto (n. 1853)
- 1935: Alfred Roller, aŭstra scenaranĝisto, pentristo kaj grafikisto (n. 1864)
- 1938: Valentin Poljakov, rusia, sovetia instruisto kaj esperantisto, redakciano de "La Nova Epoko", viktimo de stalinismo (n. 1896)
- Janusz Kusociński, pola atletikisto, pafmortigitaj en Palmiry kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado (n. 1907)
- Maciej Rataj, marŝalo de Pola Sejmo, same pafmortigitaj en Palmiry (n. 1884)
- 1940: Smedley Butler, usona generalo, pacisto (n. 1881)
- 1944: Gyula Magyary-Kossa, hungara farmaciisto, kuracisto, historiisto pri kuracado, profesoro (n. 1865)
- 1945: Josef Hora, ĉeĥa poeto, tradukisto kaj literatura kritikisto (n. 1891)
- 1946: Peter Bräunlich, germana teologo kaj verkisto (n. 1866)
- 1949: Heliodor Píka, ĉeĥa soldato, armea ataŝeo, ekzekutita en Moskvo (n. 1897)
- 1951: Charles Dillon Perrine, argentina-usona astronomo (n. 1867)
- 1956: Lajos Kreybig, hungara agrikulturisto, humesploristo (n. 1879)
- 1957: Johannes Stark, germana Nobelpremiita fizikisto (n. 1874)
- 1959: Béla Kovács, hungara politikisto, ministro, malliberulo de gulago (n. 1908)
- 1967: Feliks Stackeviĉ, belorusa instruisto, verkisto, Esperanto-vortaristo, tradukisto (n. 1879)
- 1967: Władysława Maciesza, pola soldatino de spionagentejo, membrino de la Servo al Venko de Pollando, senatano (n. 1888)
- 1970: Sukarno, unua prezidento de Indonezio (n. 1901)
- 1976: Gyula Csehi, rumania hungara literaturisto, universitata profesoro (n. 1910)
- 1992: Joan Fuster, valencia verkisto (n. 1922)
- 1995: Pál Binder, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1935)
- 2001: John Lee Hooker, usona blusa muzikisto, aŭtoro de la stilo bugio (n. 1917)
- 2011: Magomet Isajev, sovetia, rusia profesoro pri lingvistiko, orientalisto kaj esperantologo, prezidanto de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kunaŭtoro de la Lernolibro de lingvo Esperanto (n. 1928)
- 2014: Roman Laskowski, pola slavisto (n. 1936)
- 2015: Gunther Schuller, usona komponisto, dirigento, kornisto, muziksciencisto (n. 1925)
- 2015: Veijo Meri, finna verkisto, poeto kaj tradukisto (n. 1928)
- 2015: Alexander Schalck-Golodkowski, germana juristo kaj politikisto (n. 1932)
- 2015: Wilfrid Bach, germana geografo kaj klimatologo (n. 1936)
- 2017: György Rubovszky, hungara advokato, parlamenta deputito (n. 1944)
- 2019: Dimitris Ĥristofias, prezidanto de Kipro (n. 1946)
- 2020: György Bálint, hungara ĝardenisto, redaktoro, politikisto (n. 1919)
- 2020: Zeev Sternhell, israela historiisto (n. 1935)
- 2026: Yaacov Agam, israela artisto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Kankro: ♋ (ĝis la 22-a de julio)
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Luigi Gonzaga, itala jezuito
- Internacia Tago de Muziko - ekde 1995, laŭ iniciato de Marcel Landowski, franca komponisto
- Monda Tago de Rultabulo - ekde 2006
- Internacia Tago de Jogo - ekde 2015, laŭ iniciato de Narendra Modi, ĉefministro de Barato
- Pollando: Tago de Entreprenisto
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 21-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.