close
Saltu al enhavo

Opalkrona manako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lepidothrix iris)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Opalkrona manako
Plenkreska masklo
Plenkreska masklo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pipridae - pipredoj
Genro: Lepidothrix
Specio: L. iris - opalkrona manako
Lepidothrix iris
(Schinz, HR, 1851)
Konserva statuso
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Sinonimoj

    Pipra iris Schinz, HR, 1851 (pranomo)

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La opalkrona manako[1] (latine Lepidothrix iris) estas birdospecio el la familio de pipredoj. Ĝi havas 2 subspeciojn troviĝantajn en Brazilo.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Lepidothrix estas kunmetaĵo de 2 antikvaj grekaj vortoj, λεπίς, λεπίδος (lepis, lepidos = "skvamo"), kaj θρίξ (triks = "haro"), pro la skvama aspekto de la distinga krono de maskloj[3].

    La specia epiteto iris venas el la antikva greka ἶρις (iris), kiu signifas "ĉielarko", aŭ ankaŭ estas la nomo de la diino de ĉielarko, Iriso, pro la iriza opaleca krono kaj nuko de la masklo[3].

    La opalkrona manako estas ĉirkaŭ 9 cm longa kaj pezas 7,8 ĝis 9,5 g. La specio estas sekse dimorfa. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio havas maldikan verdan fruntbendon kaj opalecan kronon kaj supran nukon.[4][5] La ​​kronkoloro varias de blanka ĝis blueta depende de la relativaj anguloj de la suno kaj de la rigardanto.[6] La cetero de ilia plumaro estas olivecverda krom flava ventro kaj subvostaj kovriloj. Plenkreskaj inoj havas verdan kronon kaj nukon kaj estas alie similaj al maskloj. Maskloj de subspecio L. i. eucephala preskaŭ ne havas verdan koloron sur la frunto; ilia opaleca kronkoloro komenciĝas ĝuste super la beko. Inoj havas bluetan kronon kaj nukon kaj estas alie similaj al maskloj. Ambaŭ seksoj de ambaŭ subspecioj havas palajn flavbrunajn aŭ kremkolorajn irisojn, palan bluetan bekon, kaj rozkolorajn krurojn kaj piedojn.[4][5]

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La opalkrona manako troviĝas en la humidaj arbaroj de norda kaj centra Brazilo[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 7-an de feb. 2026.
    3. 1 2 3 Birds of the World, Opal-crowned Manakin.
    4. 1 2 Snow, D. kaj C. J. Sharpe (2020). Opal-crowned Manakin (Lepidothrix iris), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 8an de Oktobro, 2025
    5. 1 2 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 280–281. ISBN 978-0-19-530155-7.
    6. Barrera-Guzman, A. O.; Aleixo, A.; Shawkey, A.; Weir, J. T. (2017). "Hybrid speciation leads to novel male secondary sexual ornamentation of an Amazonian bird". Proc. Natl. Acad. Sci. USA. 115 (2): E218–E225. doi:10.1073/pnas.1717319115. PMC 5777072. PMID 29279398.