close
Saltu al enhavo

Pipredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pipridae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pipredoj
Longvosta manako (Chiroxiphia linearis)
Longvosta manako (Chiroxiphia linearis)
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pipridae - pipredoj
Rafinesque, CS, 1815
 Natura arealo de manakoj
  •  Natura arealo de manakoj
  •  Natura arealo de manakoj
  • Genroj
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La pipredoj[1] (latine Pipridae) estas familio el la ordo de paseroformaj birdoj. Ĝi enhavas 55 speciojn en 16 genroj. La tipa genro de tiu familio estas Pipra, esperantigita "pipro", sed komunlingve ĉiuj pipredoj estas nomataj "manakoj", laŭ la esperantigo de alia pipreda genro, Manacus[1].

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca nomo Pipridae deriviĝas de la genro Pipra, kiu venas el la antikva greka πίπρα (pipra) indikanta etan birdon menciitan de Aristotelo kaj aliaj aŭtoroj, sed neniam ĝuste identigitan[3].

    La komunlingva nomo "manako", kaj la scienca genra nomo Manacus de kiu ĝi deriviĝas, venas el la nederlanda manneken (= "malgrandulo"), kiu estas la origino de la nederlanda nomo de tiuj birdoj en Surinamo (Manakin), pro ilia eta grando kaj kompakta silueto[4].

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    Manakoj vivas en Centrameriko kaj en la tropika parto de Sudameriko. Ili troviĝas en arbarkovritaj neotropisaj vivejoj, de ebenaĵaj tropikaj pluvarbaroj ĝis montaj nubarbaro[5].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 3 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 1-an de feb. 2026.
    3. Birds of the World, Crimson-hooded Manakin.
    4. Birds of the World, White-collared Manakin.
    5. Birds of the World, Pipridae.