Sahela viduo
Plenkreska masklo en Gambio | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Vidua orientalis Heuglin, MT, 1870 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
|
2 subspecioj, vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La sahela viduo[1] (latine Vidua orientalis) estas afrika birdospecio el la familio de viduedoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Viduidae - viduedoj
- Vidua Cuvier, GLCFD, 1816 - viduo
- Vidua orientalis Heuglin, MT, 1870 - sahela viduo
- Vidua orientalis aucupum (Neumann, OR, 1908)
- Vidua orientalis orientalis Heuglin, MT, 1870
- Vidua orientalis Heuglin, MT, 1870 - sahela viduo
- Vidua Cuvier, GLCFD, 1816 - viduo
- Viduidae - viduedoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La sahela viduo estas birdo kun tre markita seksa duformismo.
Inoj estas 13-14 cm longaj, okraj supre kun mallarĝaj strioj ĉe la mantelo. Ĉe ili, malhela linio etendiĝas malantaŭ la okulo. Nereproduktantaj maskloj similas al la inoj. Junuloj ankaŭ similas al plenkreskaj inoj. Reproduktantaj maskloj havas nigrajn dorson kaj flugilojn, kun rufa brusto kaj pala ventro. La kapo estas nigra, kun pala nuko; ĉi tiu estas pajloflava ĉe la nomiga orienta subspecio V. o. orientalis, kaj kaŝtankolora kiel la brusto ĉe la okcidenta subspecio V. o. aucupum. La piedoj kaj la beko estas malhelgrizaj. La duoble longaj ornamaj vostoplumoj estas nigraj. Ĉi tiuj vostoplumoj havas larĝon de 24-32 mm kaj donas al maskloj dum la reprodukta sezono plenan longon de 30-31 cm[3].
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La sahela viduo troviĝas en Afriko, en Sahela regiono kiu iras de Senegalo ĝis Eritreo[4].
Ĝi vivas en malferma akacia savano kun disaj arboj[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 3-an de jan. 2026.
- 1 2 Elliott, Andrew. (2010) Handbook of the Birds of the World 15. Lynx Edicions, p. 218, 222. ISBN 978-84-96553-68-2.
- ↑ Birds of the World, Sahel Paradise-Whydah.
| ||||||||||||||||||


