Eŭriko
| Evariko (426-484) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Evariko estis reĝo de Visigotoj ekde 466 ĝis 484. | |||||
| Persona informo | |||||
| Euricus, Evaricus, Erwig | |||||
| Naskonomo | Aiwareiks | ||||
| Naskiĝo | 426 en Akvitanio, Franka Imperio | ||||
| Morto | 28-a de decembro 484 en Arles, Franka Imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Balti dynasty vd | ||||
| Patro | Teodoriko la 1-a | ||||
| Gefratoj | Teodoriko la 2-a, Turismundo, Retemeris (en) | ||||
| Edz(in)o | Ragnahilda (en) | ||||
| Infanoj | Alariko la 2-a | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eŭriko aŭ Evariko filo de Teodoriko la 1-a, regis kiel reĝo de la visigotoj, post murdado de sia frato, Teodoriko la 2-a, de 466 ĝis sia morto en 484. Iafoje li estas nomata Eŭriko la 2-a.





Fruaj jaroj kaj reĝeco
[redakti | redakti fonton]Eŭriko naskiĝis inter 420 kaj 430 kiel la tria filo de reĝo Teodoriko la 1-a, kiu mortis en 451 en la Batalo de la Katalaŭnaj Kampoj kontraŭ la Hunoj kaj Ostrogotoj. Liaj fratoj Turismundo (420-453) kaj Teodoriko la 2-a estis liaj antaŭuloj kiel reĝoj. Nenio estas konata pri lia juneco. Li verŝajne kreskis en la gotika ĉefurbo Tuluzo kaj servis en la romia armeo, kiel sia frato Frederiko (421-463).
La nomumo de Eŭriko kiel reĝo estis tipa por la gota sinsekvo pordum tiu epoko, kie permanenta sinsekvo ne estis ofta. Potenco estis akirita per perforto kaj kun la subteno de la aristokrataro. Eŭriko fariĝis reĝo murdante sian pli maljunan fraton Teodorikon la 2-an en 466 en Toledo.
Ĉi tiu ago ne estis motivita pro la romiaj simpatioj de lia frato, sed prefere pro la soifo de Eŭriko pri potenco. Sidonio Apolinaro priskribis lin kiel celkonscian, inteligentan, sed ankaŭ tiranan persekutanton de katolikaj episkopoj.
Militoj kontraŭ la Romianoj
[redakti | redakti fonton]Post sia surtronigo, Eŭriko daŭrigis la eksteran politikon de sia frato, sed li ankaŭ provis fini la aliancon kun la Okcidenta Romia Imperio.
La krizo, kiu ekestis en 461 post la malvenko de la komuna romia floto en la milito kontraŭ la Vandaloj (461-468), estis por Eŭriko la deirpunkto por deklari sin sendependa monarko en Gaŭlio. Nome de Eŭriko, la gotaj milicoj en Hispanio ribelis. La urboj Merikdo, Braga, Zaragono, Pamplono kaj Klunio estis okupitaj aŭ armitaj, grave minacante la romian regadon en Hispanio.
La provo de imperiestro Antemio (420-472) formi kontraŭgotan koalicion malsukcesis. Eŭriko detruis la imperian armeon en suda Gaŭlio, kiu militis kontraŭ li el Italio.
Bataloj en Norda kaj Centra Gaŭlio
[redakti | redakti fonton]La provo de Eŭriko preni kontrolon de Norda Gaŭlio malsukcesis pro la forta rezisto de la galo-romianoj kaj frankoj gvidataj de Ĉilderiko la 1-a en 469. Kiel Teodoriko la 2-a antaŭ li, Eŭriko suferis grandan perdon proksime de Orleano. Post sia malvenko, Eŭriko revenis al la sudo.
Danke al la perfido de Arvando, la gaŭla prefekto, li sukcesis venki armeon senditan de la brita gvidanto Riotamo por helpi la romianojn. Alia venko estis atingita en la batalo proksime de Arles, kiu ebligis al li konkeri la regionon de Berio. Rezulte, Eŭriko akiris fortan bazon en Provenco. Nur per forta rezisto en Aŭvernjo, en la centro de Gaŭlio, la romianoj povis kontraŭstari lin.
Militoj en Hispanio kaj Italio
[redakti | redakti fonton]Post atingado de sendependeco, Eŭriko komencis novan militon en 472 kontraŭ la romianoj. Li konkeris Hispanion escepte de la nordoriento, ĉirkaŭ la urbo Barcelono, kiu restis en romiaj manoj. Lia provo etendi sian potencon al Italio malsukcesis pro diplomatia interveno de imperiestro Glicerio en 473.
Tamen, imperiestro Julio Nepo, la posteulo de Glicerio, kiu bezonis la subtenon de la gotoj, rezignis pri Provenco en 475, same kiel pri la regiono ĉirkaŭ Barcelono favore al Eŭriko.
Apartigo de la Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]Antaŭaj visigotaj reĝoj oficiale regis nur kiel legatoj de la romia imperiestro. Eŭriko estis la unua, kiu deklaris sian kompletan sendependecon el la marionetaj imperiestroj. En 475 li devigis la okcidentan imperiestron Julio Nepo agnoski lian plenan sendependecon anstataŭ la statuson de federacia urbo kontraŭ la redono de la Provenca regiono de Gaŭlio.
La romiaj civitanoj de Hispania tiam ĵuris sian fidelecon al Eŭriko, rekonante lin kiel sian reĝon. En la sama jaro, Clermont kapitulacis al li post longa sieĝo, kaj ĝia episkopo, Sidonio Apolinario, petis pacon.
Eŭriko estis unu el la pli kleraj el la grandaj visigotaj reĝoj kaj estis la unua kiu formale kodigis la leĝojn de sia popolo. La Kodekso de Eŭriko, probable eldonita ĉirkaŭ 476, kodigis la tradiciajn leĝojn kiuj estis konfiditaj al la memoro de elektitaj specialistoj, kiuj lernis ĉiun artikolon parkere. Li dungis multajn gal-romiajn nobelojn en sia kortego, kiel ekzemple Leonon de Narbono[1].
Ĉe la morto de Eŭriko pro naturaj kaŭzoj en 484, la Regno de la Visigotoj ampleksis trionon de moderna Francio kaj preskaŭ la tutan Iberion (t.e. krom la regiono Galegio, tiam ekspansiiĝanta ĝis la riverbaseno de Doŭro en la nuna Portugalio kaj tiam regata de la Sueboj).
|
— Edward Gibbon, La Historio pri la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio
| Antaŭe: | Reĝo de visigotoj | Poste: |
|---|---|---|
| Teodoriko la 2-a | 466 - 484 | Alariko la 2-a |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leono de Narbono (floris 460-480) estis amiko de Sidonio Apolinaro, jura fakulo kaj literaturisto.
- ↑ Angla Vikipedio

