Viteriko
| Vitericus rex Visigothorum (565-610) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Viteriko, visigota reĝo kiu regis inter 603 kaj 610. | |||||
| Persona informo | |||||
| Wittericus Witerico | |||||
| Naskiĝo | 565 en Hispanio | ||||
| Morto | aprilo 610 en Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Tombo | Espirdo | ||||
| Religio | Arianismo vd | ||||
| Etno | Visigotoj vd | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Ermenberga (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Viteriko aŭ hispane:Viterico estis reĝo de Hispanio kaj Septimanio inter 603 kaj 610.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viteriko estas unue menciita komence de la regado de reĝo Rekaredo (586-601), la unua visigota reĝo kiu adoptis la nicean kristanismon.
En 587, Viteriko, juna visigota nobelo, partoprenis en ariana konspiro orkestrita de episkopo Suna de Merido kaj pluraj aliaj nobeloj, inkluzive de Segga (r. 586-587), kiuj verŝajne kontraŭis reĝon Rekaredon, kiu estis ĵus konvertiĝinta al la nicea kristanismo aŭ estis preskaŭ faronta tion.
Viteriko tiam estis komisiita pri asasinado de Masono (m. 610//611), la katolikan episkopon de Merido, sed en la momento je farado de la krimo, lia glavo mistere blokiĝis en ĝia ingo, kaj li estis kaptita dum la ago. Li denuncis siajn komplicojn kaj estis pardonita de la niceaj kristanoj, kiuj kredis, ke Masono nur mirakle eskapis la klingon de sia murdisto.
Printempe de 602, Viteriko ricevis la komandon de la armeo de la juna reĝo Liuva la 2-a, nepo de Leovigildo, kaj filo kaj posteulo de Rekaredo, kun la tasko forpeli la orientajn romianojn, kiuj ankoraŭ tenis teritoriojn en la sudo kaj oriento de la Iberia Duoninsulo. Post ĉi tiu forta pozicio ĉe la kapo de la armeo, li ĉirkaŭis sin per lojalaj sekvantoj.
Kiam venis la tempo forpeli la orientajn romianojn, Viteriko elektis uzi siajn trupojn kontraŭ la reĝo (printempo de 603). Eble inspirita de la sukcesa puĉo de Centestro Fokas, kiu prenis la potencon ses monatojn antaŭe en Bizanco, Viteriko eniris la visigotan ĉefurbon, Toledon, sturmis la reĝan palacon kaj renversis la junan monarkon, verŝajne kalulante je la subteno de segmento de la nobelaro kontraŭa al la dinastio devenanta de Leovigildo, kun la ĉiam pli hereda naturo de la reĝeco, kaj la kreskanta influo de la niceaj episkopoj.
Li povus esti esperinta je la subteno de granda parto de la visigota popolo por kontraŭstari la regantan dinastion. La historiisto Franz Görres (1932-2024) emfazas la antiklerikalan kaj aristokratan karakteron de la revolucio ekigita de Viteriko, la "reagon de la laikaj magnatoj kontraŭ la episkopejo [kiu fariĝis] ĉiopova [en la visigota regno]."
Viteriko detranĉigis la dekstran manon de sia antaŭulo Liuva la 2-akaj, jaron poste, ekzekutis lin (somero 603). La murdo de Liuva ne restis nevenĝita. Viteriko rikoltis la ŝtormon tiel kiel li semis la ŝtormon. Ankaŭ li fariĝis viktimo de komploto, li estis murdita ĉe bankedo, kaj la sacerdotaro rifuzis entombigon de lia korpo en preĝejo. Laŭ Luko de Tujo (1180-1249), Viteriko poste volis restarigi Arianismon.
Dum sia regado, li tamen pasigis tempon batalante kontraŭ la orientaj romianoj, kaj liaj generaloj okupis Sagunton, probable en 605.
Laŭ kelkaj historiistoj, tio pli probable estis "Saguntia", la nuna Kastelo de Gigonza en la Gadesa Markolo[1]. Probable ankaŭ dum lia regado Bigastro (proksime de Kartaĥeno) estis konkerita, ĉar ĝia episkopo aperas ĉe koncilio okazinta en Toledo en 610.
Rilate al ekstera politiko, Viteriko, kiel siaj antaŭuloj, celis establi ligojn kun la Frankoj. En 606, lia filino Ermenberga (587-625) vojaĝis norden por edziniĝi al la merovida reĝo de Burgonjo, Teodoriko la 2-a. Ŝi alvenis al Ŝalono, sed la regentino Brunehilda, la avino de la reĝo, kaj Teodilana, ŝia nepino kaj fratino de Teodoriko, turnis lin kontraŭ lia edzino.
Reĝino Brunehilda eble ne volis rekoni la aŭtoritatecon de Viteriko, uzurpanto. Teodoriko tiam decidis repudii Ermenbergan kaj sendi ŝin reen al Hispanio la sekvan jaron (607), samtempe konservante ŝian doton.
Laŭ la Kroniko de Fredegaro, Ermenberga, pro la intrigoj de Brunehilda, neniam dividis la liton de Teodoriko, kaj la paroladoj de Brunehilda kaj ŝia fratino Teodilana igis ŝin abomeninda. Post jaro, Teodoriko sendis Ermenberga reen al la visigota regno, senigita je ŝiaj trezoroj.
Kolerigita, Viteriko forĝis kvarflankan aliancon kontraŭ la franka monarko, al kiu aliĝis la frankaj reĝoj Teodeberto la 2-a de Aŭstrazio kaj Klotaro la 2-a de Neŭstrio, kaj |Agilulfo (555-616), reĝo de la Longobardoj de Italio. Ĉi tiu alianco ŝajne ne estis bone sukcesinta.
Nenio precize koniĝas pri la batalo, escepte ke ĝi verŝajne okazis en Septimanio, proksime de Narbono, en gota Gaŭlio (Gotio). Izidoro de Sevilo ne mencias ĝin. Fredegaro diras, ke "pro dia volo, la plano de ĉi tiuj reĝoj ne estis plenumita" kaj ke Teoderiko, "informita, rigardis ĉi tiujn planojn kun nenio krom granda malestimo."
Printempe de 610, grupo da nicea nobelaro asasinis reĝon Viterikon dum bankedo. Lia korpo estis trenita hontinde tra la stratoj de Toledo, kaj la nobeloj proklamis la reĝon Gundomaron, Duko de Septimanio.
La korpo de Viteriko, komence lasita neenterigita, estis enterigita sen honoro en komuna tombo rezervita al krimuloj: "Ĉar li leviĝis per la glavo," diras Izidoro de Sevilo, "li pereis per la glavo." La araba historiisto Ibn al-Athir (1160-1233) diris pri Viteriko: "Pekulo, malpia kaj tirana, ĉi tiu viro estis atakita kaj mortigita de unu el siaj propraj viroj."
Laŭ la Kroniko de la Visigotaj Reĝoj, Viteriko regis dum 6 jaroj kaj 10 monatoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝibraltara Markolo.
- ↑ Franca Vikipedio

